Пролеска Променчик : другие произведения.

Du nomoj

Самиздат: [Регистрация] [Найти] [Рейтинги] [Обсуждения] [Новинки] [Обзоры] [Помощь|Техвопросы]
Ссылки:
Школа кожевенного мастерства: сумки, ремни своими руками
 Ваша оценка:

Du nomoj tra la vivo ame
Kondukas min al hela ver',
Belegaj kaj sonantaj same
En la ĉiel' kaj sur la ter'.

L'unua unusolas homo,
Ĉar ŝi de am' forturnis sin,
Kaj la alia Sankta Nomo
Por ĉiam alproprigos min.

Min la unua ekmalamos,
Kun polvo egaligos min.
Kaj la alian mi proklamos,
Kiam atingos Lin en fin'.

Mi ne riproĉos perfektecon
Pro la sufer' en mia kor',
Ĉar mi ekkonis humilecon
Kaj ne timigos min dolor'.

Misterojn terajn kaj ĉielajn
Mi ne divenos en mallum'
Dum flustras mi du nomojn belajn,
Tenere amas ilin dum.

Mi kredas - mia am' ne ĉesos
Eĉ en neest', eĉ sen premi'.
Neniam ilin mi forgesos,
Fordonus mian vivon mi

Pro tiuj sentoj karesataj,
Esenco de eterna leĝ'...
Kaj karajn nomojn de Amataj
Mencios mi en unu preĝ'.
2014.01.07

 Ваша оценка:

Связаться с программистом сайта.

Новые книги авторов СИ, вышедшие из печати:
О.Болдырева "Крадуш. Чужие души" М.Николаев "Вторжение на Землю"

Как попасть в этoт список

Кожевенное мастерство | Сайт "Художники" | Доска об'явлений "Книги"